Reagas Ĉinio al usona kampanjo per apliko de reciprokaj limigoj kontraŭ amaskomunikiloj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-03-18 08:10:15

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Pekino, mar 18 (RHK) La ministerio pri eksteraj rilatoj de Ĉinio diskonigis komunikon pri regularo kontraŭ la amaskomunikiloj kaj ĵurnalistoj usonaj laborantaj en la azia lando, kio implicas tujan forigon de ĵurnalistoj kun pendantaj renovigoj de akreditaĵoj.

La komuniko atentigas ke en la lastaj jaroj la usona registaro aprobis nepravigeblajn limigojn kontraŭ la ĉinaj amaskomunikiloj kaj ties personaro en Usono, malhelpante ilian laboron kaj diskriminaciante ilin, raportisla televida ĉeno Telesur.

Ekde decembro 2018 Usono ordonis al kelkaj ĉinaj amaskomunikiloj registriĝi kiel “eksterlandaj agentoj” kaj en februaro 2020 ili nomis 5 tiajn amaskomunikilojn kiel “eksterlandaj misioj” limigante la nombron da ĉinaj civitanoj kiuj povas labori en tiuj amsamedioj.

Tiuj agoj kondukis al “forigo de ĉinaj civitanoj de Usono” kaj la registaro de Xi Jinping rezervis al si la rajton “respondi”, kion Ĉinio ĵus faras nun kun “tuja efiko”.

La ĉinaj eldonoj de Voice of America, The New York Times, The Wall Street Journal, The Washington Post kaj Time, estas nun nomumitaj kiel “eksterlandaj misioj”, kaj sekve devas raporti skribe pri “sia personaro, financoj, operacioj kaj propraĵoj”en Ĉinio.

Same, tiuj ĵurnalistoj laborantaj en la ĉina eldono de The New York Times, Wall Street Journal kaj Washington Post, kies akreditaĵoj kadukiĝas ĉi-jare, estas petataj redoni ĝin ene de la sekvaj 10 tagoj.

Ili ne plu rajtas labori en Ĉinio kiel ĵurnalistoj, inkluzive en la administraj regionoj de Honkongo kaj Makao.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up