Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

La usonaj celoj dividi por venki estis denuncataj de Bolivio.

La bolivia prezidento Evo Morales denuncis ke Usono movas la fadenojn malantaŭ la Alianco Pacifika- bloko de ekonomika integriĝo formita de Kolombio, Ĉilio, Peruo kaj Meksiko- kun la celo konspiri kontraŭ UNASUR kaj bari la evoluon kaj kreskon de tiu ĉi regiona forumo.
Tian deklaron faris Evo Morales dum gazetara konferenco en la urbo La Paz, kie li esprimis ke kiam oni intencis elekti la novan ĝeneralan sekretarion de Unasur, dum la pasinta pintkunsido okazinta en Surinamo fine de aŭgusto, estiĝis  “interna sinteno kiu malebligis tion” kaj laŭ lia opinio, temis pri “politikoj bone desegnitaj kaj bone difinitaj por ke Unasur ne rapide elpaŝu antaŭen.”
Tiusence, Morales avertis ke Usono “sin dediĉis al la tasko detrui  la komunajn agadojn de Unasur” kaj por tio ili utiligas kiel instrumenton la Pacifikan Aliancon.
Li memorigis ke la usona administracio sentas sin “ofendita” ekde la momento kiam la regiono rifuzis la konsenton de Vaŝingtono- interkonsento por  libera komerco de la Amerikoj- kaj la traktatojn de libera komerco, en tio koncernata al la landoj kiuj membras en la Bolivara Alianco por la amerikaj popoloj (ALBA).
Antaŭ tiu ĉi situacio, Morales elstarigas la bezonon baldaŭ elekti la novan ĝeneralan sekretario de Unasur, kun siaj homologoj de Venezuela, Nicolás Maduro, kaj de Ekvadoro, Rafael Correa.
La Unasur estis kreita en la jaro 2011 kaj estas formata de 12 landoj, nome, Argentino, Bolivio, Brazilo, Kolombio, Ĉilio, Ekvadoro, Gujano, Paragvajo, Peruo, Surinamo, Urugvajo kaj Venezuelo.
Eldonita de Maritza Gutierres González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 15-09-19
  • Esperanto 08-09-19
  • Esperanto 01-09-19
  • Esperanto 25-08-19
  • Esperanto 18-08-19
  • Esperanto 11-08-19
vizitkalkulilo

6372403

  • maxima: 19729
  • yesterday: 3981
  • today: 360
  • online: 140
  • total: 6372403