Plia helpo de Ĉinio al Italio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-03-25 10:12:23

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Romo, mar 25 (RHK) Tria grupo da 14 kuracistoj kaj specialistoj ĉinaj alvenos hodiaŭ al Milano kun donaco de 8 tunoj da ekipaĵoj kaj sanitara materialo por batali kontraŭ la kronviruso en tiu eŭropa lando.

Lokaj amaskomunikiloj citas fonton de la informagentejo Xinhua, kiu sciigas ke la profesiuloj ĉinaj dividos spertojn kun siaj italaj kolegoj kaj sugestos traktadojn en la prevento kaj kontrolo de Covid-19.

La grupo formita de specialistoj pri spirvojoj, intensivistoj, infekto-fakuloj, kontrolo de infektoj en hospitaloj, tradicia medicino ĉina kaj flegado laboros ĉefe en la regiono de Toscana, kie sidejas grava komunumo de ĉinaj enmigrintoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up