Logo Radio Habana Cuba

Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

António Guterres instigas haltigi punaltrudojn kontraŭ diversaj landoj

Nov-Jorko, mar 26 (RHK) La ĝenerala sekretario de la UN (UNO), António Guterres alvokis haltigon de punoj altrudataj al diversaj landoj por garantii aliron al nutraĵoj, medicinaj bezonaĵoj kaj helpo antaŭ la pandemio de Covid-19, kiun la mondo alfrontas. Per letero diskonigita ĉi-merkrede kaj sendita al la Grupo de 20 (G-20), la ĝenerala sekretario faris tian peton kaj elstarigis ke “estas tempo de solidareco, ne de ekskludo”, raportis la informagentejo Telesur. Siaflanke, la kuba ministro pri eksteraj rilatoj Bruno Rodríguez salutis pere de sia Twitter, la deklarojn de la altranga komisiito de UN por homaj rajtoj, Michele Bachelet, kiu petis la haltigon de punoj antaŭ la pandemio Covid-19. Bachelet konsideris ke la punoj altrudataj de Usono kaj la Eŭropa Unio havas negativajn sekvojn en la publika sano pro manko de medikamentoj kaj ekipaĵoj por batali la malsanon kreitan de la nova kronviruso Sars-Cov-2. La Monda Servo de Eklezioj aliĝis al la postulo de pluraj organizoj bazitaj sur la fido kaj humanitaraj, ke en la norda potenco, postulas tujan ĉesigon de “tiuj punoj altruditaj de Usono, kiuj malhelpas la respondon al la pandemio de Covid-19 en Irano, Venezuelo, Kubo kaj aliaj landoj”. Reprezentantoj de kelkaj registaroj kaj aliaj elstaruloj ankaŭ aliĝis al tiuj petoj.
Eldonita de Maritza Gutiérrez González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 24-05-20
  • Esperanto 17-05-20
  • Esperanto 10-05-20
  • Esperanto 03-05-20
  • Esperanto 26-04-20
  • Esperanto 19-04-20
vizitkalkulilo

8022309

  • maxima: 19729
  • yesterday: 6936
  • today: 1999
  • online: 304
  • total: 8022309