Xi Jinping al Donald Trump: Covid-19 ne agnoskas rasojn nek landlimojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-03-27 12:11:19

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Xi Jinping, prezidento de Ĉinio

Pekino, mar 27 (RHK) La prezidento de Ĉinio, Xi Jinping emfazis al sia homologo usona Donald Trump, la gravecon ke inter ĉiuj landoj kontraŭbatalu la pandemion de Covid-19, tial ke la malsano ne agnoskas landlimojn.

Dum telefona dialogo, Jinping insistis ke “nur kolektiva respondo de la internacia komunumo povas ĝin venki”.

Li aldonis ke Ĉinio pretas kunordigi strebojn tiucelajn kun la cetero de la mondo, inkluzive kun Usono, samkiel transdoni materian helpon laŭ siaj kapabloj,raportis la informagentejo Prensa Latina.

Li memorigis ke tuj post eksplodo de tiu malsano Ĉinio dividas informojn malferme, travideble kaj respondece pri ĝia evoluo, trajtoj, diagnozaj proceduroj kaj traktado.

Li emfazis ke “la viruso ne agnoskas landlimojn, nek rasojn kaj estas komuna malamiko de la homaro”, kaj insistis pri kunlaboro bonfara kaj ignori konfrontiĝon.

Temas pri la unua interago inter Xi kaj Trump post la streĉiĝoj kreitaj inter ambaŭ landoj pro la origino de Covid-19 kaj la respektivaj limigoj al la amasmedioj.

Ĉinio vetas por kunlaboro en la monda agado kontraŭ la malsano, kaj tiurilate, ĝi transdonis konojn, materian asistadon kaj spertulojn al 83 landoj kaj tutmondaj organizoj dum la lastaj semajnoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up