Hispanio: dua lando kun pli da infektitoj de Covid-19 montras prudentan optimismon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-03-30 09:46:17

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Madrido, mar 30 (RHK) Ĉirkaŭ 7 340 personoj forpasis en Hispanio kaŭze de la pandemio de Covid-19 kaj la pozitivaj kazoj konfirmitaj atingis 85 195, laŭ raportis la ministerio pri sano.

La oficiala kalkulo diskonigita ĉi-lunde flanke de la aŭtoritatuloj spegulas 6 398 novajn kontaĝitojn kaj 812 forpasintojn pliajn dum la lastaj 24 horoj, kio supozas salton de 8.0 kaj 12.4 %, respektive, rilate la bilancon de la antaŭa tago.

Laŭ elcentaj terminoj, la progresado de forpasoj konfirmas malrapidiĝon kompare kun la antaŭa 27% de la pasinta merkredo.

La totala nombro da infektitoj diagnozitaj (8.0%) ankaŭ montras gravan tendencon al reduktiĝo, kiam apenaŭ 5 tagojn antaŭe ĝi atingis 205, laŭ la bilanco de la departemento pri sano.

Dum la semajnofino, la aŭtoritatuloj sanitaraj montris prudentan optimismon kaj esprimis ke eventuale povus proksimiĝi la atendata pinto de kontaĝoj.

La doktorino Maria José Sierra, kiu raportis dum la ĉiutaga gazetara konferenco, sciigis ke ili vidas tendeco-ŝanĝon en la averaĝa kresko de ĉiutagaj kazoj.

Dua lando kun pli da forpasintoj en la mondo kaŭze de Sars-Cov-2, kiu kaŭzas la malsanon Covid-19, Hispanio havas 5231 pacientojn en intensivaj haloj, 324 pliaj ol dimaĉe.

Kun 6,6 milionoj da loĝantoj, la aŭtonoma komunumo de Madrido daŭre estas la plej infektita regiono kaŭze de tiu patogeno, kun 24 090 kontaĝitoj kaj 3392 mortintoj, iom malpli ol duono de la nombritoj en la tuta lando.

Sekvas la nordorienta aŭtonomio de Katalunio (7,5 milionoj da enloĝantoj), kun 16 157 malsanuloj kaj 1410 mortintoj.

Kiel nova klopodo bremsi la kontaĝojn, la hispana registaro limigis ankoraŭ pli la izoliĝon de la loĝantaro ekde tiu ĉi lundo per la fermo de ĉiuj produktivaj agoj ne esencaj ĝis la 12-a de aprilo.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up