Usono klopodas ĉantaĝi Rusion pro siaj rilatoj kun Venezuelo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-04-03 10:44:06

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Vaŝingtono, apr 3 (RHK) Usono promesas nuligi punregulojn altruditajn kontraŭ filio de la petrolkompanio rusa Rosneft kiam tiu ĉi ĉesigu siajn petrollaborojn en Venezuelo, kiel parto de sia ĉantaĝa politiko pri la temo.

Du altrangaj usonaj funkciuloj faris tiu aserton, laŭ raportis la televida ĉeno HispanTV.

Laŭ asertis la speciala sendito de Usono por Venezuelo, Elliot Abrams, se Rosneft Trading havas neniun rilaton kun Venezelo, tiam la punoj estos forigitaj.

Dua funkciulo usona, kiu ne rivelis sin, esprimis ke TNK Trading International S.A. (TTI), alia filio de Rosneft Oil  ligita al la petrola sektoro en Venezuelo, ankaŭ povus liberiĝi de la punoj, se ĝi sekvas al Rosneft Trading kaj finas siajn agadojn en Venezuelo, laŭ raportis la brita informagentejo Reuters.

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up