Hispanio pledas por elimini la punojn kontraŭ Kubo kaj Venezuelo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-04-14 11:54:10

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Madrido, apr 14 (RHK) La hispana registaro subtenas la alvokon de la ĝenerala sekretario de UN, Antonio Guterres, por ke landoj kun ekonomiaj punoj kiel Kubo, Venezuelo kaj Irano, povu akiri sanitaran materialon meze de la sanitara tutmonda krizo pro la kronviruso.

Tiel estis deklarite de la ministrino pri eksteraj aferoj, Eŭropa Unio  kaj kunlaboro, Arancha González Laya.

“Ni devas certiĝi ke ĉiuj havu la rimedojn por batali kontraŭ tiu pandemio”,ŝi asertis, kiam prezentis la aspektojn debatitajn dum kunsido per videokonferenco kun la ministroj pri eksteraj aferoj de la EU, okazinta ĉi-vendrede.

La altranga funkciulino klarigis, ke ĉiuj punoj havas humanitaran klaŭzon por ebligi la asiston kade de urĝo, kaj Covid-19 estas tia, pro kio oni devas arbitracii mekanismojn por ekfunkciigi tiun escepton, raportis la televida ĉeno Telesur.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up