Avertas OMS pri etendiĝo de la kronviruso en Afriko

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-04-17 09:39:29

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ĝenevo, apr 17 (RHK) La infektiĝoj pro la nova kronviruso en Afriko povus eksplodi per salto de la nunaj miloj da kontaĝoj al 10 milionoj en la periodo de tri ĝis ses monatoj, avertis Michel Yao, estro de operacioj urĝaj por la OMS en Afriko.

Per telekonferenco de amasmedioj, Yao klarigis ke temas pri projekcio tre provizora, kiu povus ŝanĝiĝi. En tiu ĉi direkto, li memorigas ke la plej malbonajn prognozojn por la burĝonado de Ebolo ne plenumiĝis, ĉar tiuj personoj ŝanĝis sian konduton ĝustatempe, raportis la gazeto Russia Today.

Yoa klarigis ke “estas malfacile faris prognozojn je la longa tempolimo, ĉar la kunteksto tro ŝanĝiĝas”, kaj ankaŭ ĉar la regulaĵoj de publika sano, kiam estas “komplete” plenumata, en vero, “povas havi sekvojn”, sciigas la informagentejo Reuters.

Afriko havas ĝis nun pli ol 17 000 konfirmitaj kazoj de Covid-19 kaj proksimume 900 mortintoj, relative malgranda kvanto kompare kun aliaj regionoj. Tamen, ekzistas la timo ke la kontaĝoj povus kreski kaj superŝuti la nestabilajn sanservojn de la kontinento.

Matshidiso Moeti, regiona direktorino de OMS por Afriko, esprimis sian “zorgon ke la viruso etendiĝu geografie en la landoj” kaj avertis ke “la nombroj kreskas ĉiutage”.

Pri la decido de la prezidento usona Donald Trump suspendi la monkontribuon al OMS, Moeti konsideras ke tiu decidu ankaŭ povus damaĝi la batalon kontraŭ aliaj bataloj kiel poljomielito, VIH kaj malario.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up