Atentigas OMS pri kresko de la kronvirusa kontaĝo en la mondo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-04-24 09:49:41

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano (OMS)

Ĝenevo, apr 24 (RHK) La ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano (OMS), Tedros Adhanom Ghebreyesus, avertis ke spite al reduktiĝo de la Covid-19 en Eŭropo, kreskas hodiaŭ la kontaĝo en Afriko kaj Latinameriko kaj tial oni devas plu teni protektoregulojn.

La estro de la monda organizo esprimis ke en regionoj de Eŭropo orienta oni ankaŭ observas notindan kreskon de la malsano, kaŭze de la nova kronviruso Sars-Cov-2, kiu infektis pli ol 2 milionojn 600 mil personojn kaj mortigis pli  ol 180 mil pacientojn.

Liaopinie, la regulaĵoj  pri socia distanciĝo kaj hejmrestado havis bonajn rezultojn, sed tio ne signifas venkon kontraŭ la viruso aŭ ke la homoj ne estu vundeblaj, raportis la informagentejo Prensa Latina.

La ĝenerala direktoro de OMS precizigis ke estonte la homoj devos adaptiĝi al nova normaleco kaj zorgi pri proksimiĝo al aliaj homoj, ĝis identigi la manieron venki la malsanon.

La funkciulo bedaŭris ke ankoraŭ ekzistas multaj truoj en la defendo de la mondo kontraŭ la disvastigo de la mortiga kronviruso, kio streĉigos la situacion ankoraŭ longe.

Li aldonis ke la OMS daŭre laboros kun la landoj kaj la internacia komunumo por fermi tiujn truojn kaj krei daŭripovajn kapacitojn por la estonteco.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up