Du usonanoj kaptitaj dum la invadintenco kontraŭ Venezuelo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-05-05 11:18:30

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Karakaso, maj 5 (RHK) Laŭ raportis la televida ĉeno HispanTv, Venezuelo informis pri aresto de du usonanoj, kiuj laboras kun veterano de tiu nordamerika lando envolvita en la fiaska armita invado kontraŭ la la bolivara lando.

Per parolado antaŭ la ŝtata televido, la prezidento Nicolás Maduro sciigis ke la aŭtoritatuloj arestis aliajn 5 “teroristojn” ligitajn al la fiaska mara invado efektivigita de dungosoldatoj tra Kolombio ĉe la marbordo de La Guaira, plej proksima marzono de Karakaso kun la celo tutfaligi la legitiman registaron de Maduro, posteulo de Hugo Chávez.

Maduro montris la usonajn pasportojn kaj aliajn identigilojn apartenantaj al Airan Berry kaj Luke Denman, kaj asertis ke ili laboris kun Jordan Goudreau, milita usona veterano kiuj gvidis fiaskan puĉan planon de la venezuela opozicio  kontraŭ la prezidento.

Li konfirmis ke la aŭtoritatuloj sciis pri la operacio jam antaŭ la efektiviĝo.

Goudreau, kiu identiĝis kiel organizanto de la mara invadplano pasintdimanĉa, konfirmis per deklaroj al la informagentejo Reuters, ke Berry kaj Denman ankaŭ estis implikitaj en tiu projekto: “Ili laboras kun mi. Ili estas miaj homoj”, li asertis per telefona voko.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up