Ne gravas pliaj mortintoj, nepras malfermi la ekonomion, asertas Trump.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-05-06 08:48:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Vaŝingtono, maj 6 (RHK) La usona prezidento Donald Trump rekonis ke malfermiĝo de sia lando provokos pliajn mortintojn pro la nova kronviruso.

 “Eble estos kelkaj (mortintoj), ĉar  (la homoj) ne estos enfermitaj en apartemento aŭ domo aŭ kio ajn”, asertis Trump dum intervjuo en la usona ĉeno ABC News.

Li insistis pri la bezono remalfermi la ekonomion de la ŝtatoj, dirante ke la socia izoliĝo provokis ke la homoj troigu drogkonsumojn kaj sin mortigu.

Tiel li urĝigis la landon avanci al la ekonomia malfermiĝo kaj instigis la usonajn civitanojn vidi sin kiel “militistoj” ĉi-rilate.

Li emfazis ke ne estas “realisma” plu teni rekomendojn de socia izoliĝo dum longa tempo. “Ni ne povas sidi hejme dum la venontaj tri jaroj”, li aldonis

Samtempe, la usona prezidento rifuzis la analizojn faritajn kontraŭ frua malfermo de la lando, la plej damaĝita pro la mortiga viruso en la mondo, kie oni raportis pli ol 1 237 633 kontaĝitojn kaj 72 271 mortintojn pro Covid-19, laŭ raportis HispanTV.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up