Ĉinio ne raportis novajn forpasojn pro Covid-19 dum preskaŭ monato

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-05-11 10:57:59

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Beijing, maj 11 (RHK) Ĉinio ne raportis novajn forpasojn kaŭze de la Covid-19 dum 26 tagoj sinsekve ĝis tiu ĉi dimanĉo, raportis funkciulo pri sano de tiu lando.

Dimanĉe, la nombro de gravaj pacientoj falis por la unua fojo sub 10 kaj la nombro da konfirmitaj kazoj venintaj el eksterlando reduktiĝis sub 100, indikis Mi Feng raportisto de la nacia komisiono pri sano dum gazetara konferenco, laŭ raportis la informagentejjo Xinhua.

Sep regionoj de provinca nivelo kontinenta raportis novajn kazojn de loka transmisio en la lastaj 14 tagoj kun kresko de grupaj infektiĝoj, li klarigis.

La funkciulo petis strebojn por tranĉi la transmisiajn ĉenojn per identigo de kontaĝ-fontoj kaj transmisiaj vojoj, samkiel per pli forta elserĉo de la kontaktoj, la kvarentenoj, la kuracado kaj medicina observado.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up