Eŭropa Unio konsideras ke monda ĉefeco de Usono finiĝas kaj iras al Azio.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-05-26 08:58:57

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bruselo, maj 26 (RHK) La eŭropa unio (UE) elstarigis ke la ĉefeco usona alvenas al fino kaj la potenca ekvilibro kliniĝas al Azio.

“La analizistoj jam delonge parolas pri la fino de sistemo gvidita de Usono kaj la alveno de azia jarcento”, esprimis la diplomatiestro de la Eŭropa Unio (UE), Josep Borrell, dum renkontiĝo kun germanaj ambasadoroj.

Laŭ konsidero de Borrell, la mondo travivas “potenco-ŝanĝiĝon de Okcidento al Oriento”, kies turnopunkto estas la pandemio de la nova kronviruso, kaŭzanto de la Covid-19, raportas HispanTV.

En tiu ĉi situacio, Borrell asertis ke sur la komunuma bloko kreskis “la premo por elekti flankon.”

Pri tio li emfazis ke la UE devus sekvi siajn “proprajn interesojn kaj valorojn kaj eviti esti uzata de unu aŭ alia”.

Nuntempe, Usono estas envolvita en kvereblo kun Ĉinio pri la kronvirusa krizo, batalo, kiu, laŭ la analizistoj, transformos la tutmondan potenc-akson de la azia giganto.

Fakte, la kritikaj voĉoj konsideras la unuflankismon kaj protektismon trudatan de Usono de Donald Trump, kiel minaco al la monda kunlaboro bezonata por transvivi la krizon sanitaran provokatan de la nova kronviruso.

Samsence,  oni atentigas pri tio ke Usono ne plu estos vidata kiel internacia gvidanto pro la malkompetento de ĝis registaro.

Efektive, laŭ konsidero de kelkaj analizistoj kaj observantoj, la usona lando perdas sian bildon de superpotenco pro ties malbona mastrumo fronte al la infekta apero en sia teritorio. Dume, la kaoza agado de Trump estas komparata kun la bonaj proponoj de aliaj landoj kiel Ĉinio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up