Nov-Jorko aliĝis al la protestoj kaj arestoj pro mortigo de George Floyd.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-05-29 14:02:18

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Nov-Jorko, maj 29 (RHK) Cento da personoj manifestaciis ĉi-ĵaŭde en Nov-Jorko pro la forpaso de George Floyd, okazinta la 25-an de majo mane de blanka policisto en Mineapolo.

Ardaj protestantoj kun maskoj kaj gantoj pro la Covid-19 kunveniĝis en la simbola placo Unio Square en Manhattan portante afiŝojn kun mesaĝoj kiuj komdamnas la okazintaĵojn, sub streĉa atento de dekoj da policistoj.

La manifestacio trairis dum kelkaj horoj la stratojn de la urbo kun krioj de “mi ne povas spiri” kaj postulante justicon por Floyd.

La kazo estas komparata kun la forpaso en 2014 de alia homoj afrousona, Eric Garner. Tiam okazis protestoj kun  kelkaj forĵetoj de boteloj kaj tumultiĝoj kun la policistoj, kiuj arestis almenaŭ kvin personojn, laŭ raportas la agentejo Efe.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up