Ĉinio reciprokos ajnan enmiksiĝon en siaj internaj aferoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-05-30 09:46:23

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Beijing, maj 30 (RHK) Ĉinio konfirmis sian decidon reciproki per la necesaj regulaĵoj kiun ajn enmiksiĝan agon de Usono, fronte al la decido nuligi la preferan traktadon de Hongkongo kaj suspendi vizojn al studentoj kaj profesiuloj.

Per komuniko de sia ambasadejo en Vaŝingtono, la azia lando denuncis la klopodojn de la Blanka Domo uzi la administran regionon specialan kiel instrumenton por minaci sian  stabilecon kaj nacian sekurecon.

Ratifis ke Beinjing ne permesos ajnan enmiksiĝon en aferon internan kaj defendas sian suvenerecon sur la suda teritorio. Kiel alia lando, la centra registaro de Ĉinio, respondecas pri la protekto de sia nacia sekureco kaj tiu estas la celo de la nacia parlamento formuli leĝojn de sekureco por Hongkongo.

Fine, la komuniko esprimas ke la normo celas firmigi la efektivan starigon de la politiko Unu lando, du sistemoj; certigi pli bonajn kondiĉojn por evoluo kaj ne damaĝos la rajtojn kaj liberecojn de la loĝantaro, samkiel ne damaĝos la interesojn de la fremdaj investistoj laŭ la leĝo.

Ankaŭ celas haltigi la organizon kaj plenumon de terorismaj agoj, secesion, subfosadon de la ŝtata povo kaj la fremda enmiksigo.

De antaŭ kelkaj horoj, la usona prezidento Donald Trump ordonis sian administracion ekigi la procezon por elimini la bonfarojn donitajn al Hongkongo, okaze de la avanco de la menciita leĝo.

La decido damaĝos la tutan gamon de interkonsentoj kun la administra regiono speciala tiel en la prefera traktado kiel teritorio de vojaĝo kaj doganoj separitaj de la resto de Ĉinio.

Krome, Usono anoncis ke ekde la 1-a de junio estos nuligitaj la vizoj de kelkaj studentoj kaj esploristoj ĉinaj, sub la argumento ke ili ŝtelas intelektan propraĵon.

Ĉiuj tiuj agoj konkretiĝas en kunteksto de kreskanta kaj danĝera ŝtreĉiĝo inter ambaŭ potencoj kaj metas ilin en la plej malbona momento de siaj kompleksaj rilatoj reciprokaj.

Fakte, de antaŭ unu semajno, la ministro pri eksteraj rilatoj de Ĉinio, Wang Yi, avertis pri la danĝero eniri Malvarman Militon se persistas la konfrontiĝoj en pluraj terenoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up