Papo Francisko: rasismo kaj ekskludo estas notelereblaj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-06-03 10:01:41

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Papo Francisko en Vatikano, 31 majo 2020 Vatican Media/Reuters

Romo, jun 3 (RHK) La Papo Francisco esprimis ĉi-merkrede ke oni ne povas toleri nek pretervidi ajnan formon de  rasismo kaj ekskludo.

La Papo sin esprimis dum ĝenerala aŭdienco en Vatikano, kie li taksis “tragika” la forpason de la usonano George Floyd. Li aldonis ke li observadis la perturbojn en Usono kun granda zorgo.

Samtempe, li taksis “memdetrua” la perforton uzitan de kelkaj manifestaciantoj, kaj certigis ke “perforte oni ne gajnas ion kaj perdas multon.”

La Papo asertis ke “hodiaŭ mi aliĝas al la eklezio de Sankta Paŭlo en Mineapolo kaj en Usono entute por preĝi por la anim-ripozo  de George Floyd kaj de ĉiuj, kiuj forpasis kiel sekvo de la rasismo-peko”.

Li alvokis pledi por “refratiĝo kaj paco” en la nordamerika lando, laŭ raportis la agentejo Reuters.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up