Okazis en Mineapolo unu el tri funebraĵoj por George Floyd

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-06-05 09:54:06

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Mineapolo, jun 5 (RHK) Ĉi-ĵaŭde okazis en tiu ĉi urbo en la ŝtato de Minesoto la unu el la tri funebraĵoj programitaj por adiaŭi la afrousonanon George Floy, murdita la pasintan 25-an de majo mane de oficiroj de la nacia polico.

La funebraĵo komenciĝis en la sanktejo Frank J. Lindquist de la universitato centra de la nordo en Minesoto, kie la pastro kaj aktivulo por civilaj rajtoj, Al Sharpton, kaj la advokato de la familio de Floyd, Ben Crump, estis la ĉefaj parolistoj, laŭ raportis Telesur.

Ekstere de la religia institucio pace ariĝis miloj da homoj, kiuj daŭre petas justicon por Floyd, dum oni ripetas la lastajn vortojn de la viktimo dum estis sufokita de la policisto Derek Chauvin: “Mi ne povas spiri”.

La funebraĵoj translokiĝos poste al Raeford, la naskiĝurbo de Floyd, en la ŝtato de NordKarolino, kie okazos omaĝo publika al la afrousonano kaj liturgia aktiveco familia privata.

La urbo de Houston, en la ŝtato de Teksaso, akceptos la mortrestaĵojn de Floyd en ceremonio okazonta en la preĝejo Fuente de Albanza.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up