Raportistoj de UN postulis al Usono adopti decidojn kontraŭ la sistema rasismo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-06-08 09:12:39

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

UN, jun 8 (RHK) Sendependaj spertuloj de UN postulis de la usona registaro fortajn decidojn por batali kontraŭ la sistema rasismo kaj rasaj antaŭjuĝoj en la sistemo de justico kriminala, kaŭzanta la protestojn skuantajn tiun landon nuntempe.

Pli ol dudeko da raportistoj de UN komdamnis pere de komuniko la plurajn murdojn de afrousonanoj,  kiuj elvokas “reĝimon de linĉado”.

Ili ankaŭ denuncis ke la lingvaĵo uzata de la usona ŝtatestro Donald Trump, estas rekte ligita al la segregacistoj de la pasinteco de tiu lando, kiuj intense laboris por neglekti la rajtojn fundamentajn al la negroj, raportis la agentejo Prensa Latina.

La raportistoj emfazis ke la respondo de la Blanka Domo al la protestoj inkluzivis la minacojn de plia perforto.

“Kaŭze de la senpuna historio de la rasa perforto en Usono, la negra loĝantaro ankoraŭ havas bonajn kialojn timi pri sia vivo.”

Eĉ nun, aldonis la raportistoj, la afrousonanoj sentas teroron rasan subtenitan de la ŝtato kaj evidentas en la policaj fortoj.

La spertuloj sendependaj de UN esprimis sian zorgon pro la respondo de la sekurecaj fortoj fronte al pacaj manifestacioj rifuze al la morto de George Floyd, negra viro murdita la pasintan 25-an de majo mane de blanka policisto, kiu surgenuiĝis en lia kolo ĝis sufokiĝo.

Nun Usono estas rande milita respondo al la protestoj, kaj tio memorigas la maljusticojn provokintajn ke la homoj iru surstraten protesti.

La raportistoj ankaŭ pledis por sendependaj esploroj, kiuj garantiu la raportadon de ĉiuj kazoj en kiuj la polico uzadis tro da forto.

La raportistoj metis demandosingon al la polica respondo usona kaj komdamnis la perforton, la arbitrajn arestojn de manifestacianoj kaj la militigon de la lando.

La raportistoj de UN instigis Vaŝingtonon starigi la pendantajn rekomendojn de la raporto rilate al la polico kaj la kriminala justico, kaj memorigis ke la ĵusaj okazaĵoj enkadriĝas en la kunteksto de la Covid-19, kiu senproporcie damaĝis la afrousonanojn.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up