La aprobo de Trump iras surplanken

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-06-11 09:11:25

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Vaŝingtono, jun 11 (RHK) La indikilo de aprobo de la usona prezidento Donald Trump, falis je 10 poentoj ekde majo pro lia malbona mastrumo de la kronviruso kaj la alta senlaboreco.

La populareco de la ŝtatestro subiris de 49% en majo ĝis 39% ĉi-monate, dum la indikilo de malaprobo altiĝis de 48% en majo ĝis 57% laŭ la lasta enketo de la instituto Gallup, publikigita ĉi-merkrede.

La plimulto de usonaj adoltoj partoprenintaj en la enketo, farita inter la 28-a de majo kaj la 4-a de junio, malaprobis la mastrumadon de la respublikana ŝtatestro en la pandemio de la kronviruso, lia respondon al la protestoj enlandaj kontraŭ la polica perforto kaj lian malbonan mastrumon de la ekonomio damaĝita en tiu lando, raportis la televida ĉeno HispanTV.

Trump ankaŭ havas negativan indikilon de malaprobo en la ekonomio por la tria fojo en sia prezidanteco kaj la unua ekde 2017 kun 47% de aprobo kaj 51% de malaprobo.

La nova kronviruso metis Usonon en grandan krizon, ĉefe en la labormerkato, kaj provokis ke la ekonomio falu en la plej grandan recesion dum jardeko.

Laŭ raporto de la departemento de laboro, en aprilo la lando perdis pli ol 20,5 milionojn da laboro, tial ke la senlaboreco supreniris ĝis 14,7%,  nivelo neniam okazinta ekde la Granda Depresio de la jaro 1929.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up