The New York Times anoncas ke proksimuloj de Bolsonaro preparas mempuĉon militan

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-06-12 10:14:11

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Nov-Jorko, jun 12 (RHK) La proksimuloj de la prezidento brazila Jair Bolsonaro, pritaksas la eblecon fari mempuĉon kontraŭ la ŝtato por trudi militan reĝimon kun la celo regi fronte al la krizo akriĝinta pro la kronviruso, laŭ raporto publikigita de la usona gazeto The New York Times.

La usona gazeto raportas ke dum la latinamerika giganto alfrontas sian plej malbonan krizon en jardekoj, “la prezidento Bolsonaro kaj liaj aliancitoj priatentas la eblecon fari militan intervenon por protekti sian kontrolon sur la regpovo”.

La gazeto citas kiel ekzemplon de tiu ĉi situacio, la deklarojn de la deputito Eduardo Bolsonaro, filo de la ŝtatestro, kiu asertis ke la instalado de milita diktaturo en la lando estas afero de tempo.

La gazeto klarigas ke laŭ la analizistoj oni ne vidas la eblecon ke la puĉo konkretiĝu, tamen, estas zorgige ke la proksimuloj de Bolsonaro daŭre minacas pri altrudo de milita diktaturo.

Dum la lastaj semajnoj kreskis la socia malkontento kontraŭ la brazila registaro kiel sekvo de la kreskanta nombro da forpasintoj kaj kontaĝitoj de Covid-19.

Pasintlunde, juĝisto de la supera kortumo federacia ordonis al la registaro diskonigi la datumojn pri la nombro da forpasintoj, pri kio la administracio de Bolsonaro neglektis, tute arbitre, ŝajne, kun la celo haltigi la kritikojn kaj protestojn pro la mastrumo de la  krizo.

Brazilo estas la dua lando tra la mondo kun pli granda nombro da kontaĝitoj pro kronviruso kun pli ol 739 mil kazoj, nur post Usono, kaj la tria kun pli da forpasintoj (ĉirkaŭ  39 mil) laŭ la lastaj raportoj de la ministerio pri sano.

Krom tio, du filoj de la prezidento estas sub jura esploro pro koruptado, kaj pro ilia kontribuo al misinformaj kaj misfamigaj kampanjoj dum la elektiĝo de Bolsonaro.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up