Arbitra malkonektiĝo de Usono kun Ĉinio ne estus realisma.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-06-19 09:53:12

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Pekino, jun 19 (RHK) La parolisto de la ĉina ministerio pri eksteraj rilatoj, Zhao Lijian, komentis ĉi-vendrede ke, kiu ajn “arbitra malkonektiĝo” de Usono kun Ĉinio ne estus realisma nek saĝa, raportas Reuters.

Aliflanke, laŭ raportas Russia Today, Usono certe konservas la politikan opcion, sub diversaj kondiĉoj, de kompleta malkonektiĝo kun Ĉinio, laŭ skribis antaŭe Donald Trump.

La deklaro de la usona prezidento okazis unu tagon post kiam la reprezentanto de komerco, Robert Lighthizer dirintus al la Kongreso ke li ne vidas la malkonektiĝon inter la ekonomioj de sia lando kaj Ĉinio kiel farebla opcio.

Ne estas kulpo de la ambasadoro Lighthizer (hieraŭ en la Komitato) en la senco ke eble mi ne klare esprimis min, indikis la prezidento.

Pasintmonate, Trump evidentigis plian malboniĝon de la rilatoj inter ambaŭ landoj, kiam li asertis ke li ne havas intereson paroli kun la prezidento Xi Jinping en tiu momento kaj sugestis ke li eĉ povus tranĉi la ligojn kun la dua plej granda ekonomio de la mondo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up