Assange estas akuzata de konspiro kun Anonymous kaj aliaj “hackers” aliĝintaj.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-06-25 09:06:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Vaŝingtono, jun 25 (RHK) La departemento de justico de Usono, anoncis ke grandĵurio federacia akuzis ĉi-merkrede Julian Assange rilate al “unu el la malkaŝoj de  informoj klasifitaj pli grandaj en la historio” de tiu lando.

Laŭ la informo, la nova akuzo  ne aldonas pliajn ŝarĝojn al la jam faritaj antaŭe, entute 18, de la anstataŭa akuzo de majo 2019 kontraŭ la fondinto de WikiLeasks, sed ampleksigas la etendiĝon de la konspirado ĉirkaŭ la supozataj enmiksiĝoj informadikaj pri kiuj Assange estis antaŭe akuzita.

Samtempe, oni akuzas Assange pri dungado de “hackers”, instigante la aliajn serĉi informojn por sia organizo kaj eĉ montris sin fiera  en 2009 pri ekspluatado de “eta vundebleco” de la sistemo de dokument-distribuo de la Kongreso por havigi al si datumojn, kiuj ne estis publikaj.

Kaze ke li estu deklarita kulpulo, Assange alfrontos karcerpunon superan de 10 jaroj por ĉiu ŝarĝo kontraŭ li, escepte por konspirado pri informadikaj entrudiĝoj, kiu reprezentas maksimumon de 5 jaroj de mallibereco, laŭ raportis RT.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up