Ĉinio bedaŭras avancon de leĝo pri Honkongo en Usono

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-06-27 10:39:46

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Pekino, jun 27 (RHK) Ĉinio pritaksis kiel enmiksiĝa la leĝon, kiu proponas reprezaliojn kaze de supozataj perfortoj al la demokratio kaj homaj rajtoj en Honkongo kaj petas nuligi ĝian aprobon en la usona Senato.

Per sia ambasado en Vaŝingtono, la azia lando esprimis sian firman opozicion al tiu normo, ĉar ĝi enhavas limigojn pri vizoj al siaj funkciuloj, retenon de aktivoj kaj ekonomiajn punojn kontraŭ gravaj registaraj institucioj.

Laŭ denuncite, por doni tian paŝon la Blanka Domo uzas kiel pretekston la decidon de Beijing formuli leĝaron, kiu fortigas la nacian sekurecon en la nomata Perlo de Oriento, fortigi sian leĝan sistemon, solidigi la prosperon kaj stabilecon sociekonomian.

La ambasado memorigis ke la fundamento de la suvereneco de Ĉinio sur la administra regiono speciala, estas preskribita en la nacia Konstitucio kaj en la Baza Leĝo, kiel estas nomata la konstitucia teksto en tiu teritorio.

 “Neniu posedas leĝajn rajtojn por fari senrespondecajn komentariojn pri la aferoj de Hongkongo”, esprimas la komuniko,  citante la komunan deklaron ĉino-britan, kiu ekde 1997 preskribis la sindevigojn de Britio pri la eksa kolonio.

La komuniko defendas la procesojn por tiuj, kiuj partoprenis kontraŭleĝajn protestojn ekde la pasinta jaro kaj la rolon de la oficejoj-perantoj de la ŝtata konsilantaro tie kaj en la najbara Makao.

Fine, la ambasado postulis al Usono retroirigi sian leĝaron kaj avertis pri la kontraŭefika sekvo pro ties propraj interesoj, kaj ratifis la decidon de Ĉinio protekti sian suverenecon, sekurecon kaj evoluplanojn.

La administracio de Donald Trump minacis per tiu leĝo post kiam la pasintan 28-an de majo, la popola asambleo de Ĉinio (parlamento) avancis al leĝo pri nacia sekureco en Honkongo.

Trump ankaŭ ordonis ekigi la procezon por elimini la specialan staton “kiel teritorio de vojaĝoj kaj doganoj apartigita”, tio estas, ŝanĝi la reciprokajn interkonsentojn, kiuj permesas nuligi vizojn, plu teni monununon ligitan al dolaro kaj politikoj favoraj al  negocoj, impostoj kaj merkataj protektoj.

Tia decido signifus ke Hongkongo perdus multajn avantaĝojn, kiuj favoris al ĝia transformiĝo en monda centro financa je la nivelo de Londono kaj Nov-Jorko.

Per sia leĝo de nacia sekureco, Ĉinio celas nuligi la organizon kaj realigon de terorismaj agoj, secesion, subfosadon de la ŝtata povo kaj eksterlandan enmiksiĝon.

Laŭ la aŭtoritatoj, la normo celas solidigi la efektivan aplikon de la politiko Unu lando, du sistemoj; garantios pli bonajn kondiĉojn por la evoluo kaj ne damaĝos la rajtojn, nek la civitanajn liberecojn, nek la aŭtonomecon de la zono aŭ interesojn de la eksterlandaj investistoj kongrue al la leĝo.

Oni esperas ke ĝi estu komplete preta en la venontaj tagoj kaj post esti aprobita, ĝi estos inkluzivita en la anekso tria de la Baza Leĝo sen bezono je aprobo de la loka leĝofara konsilantaro.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up