Pli ol duonmiliono da mortintoj pro kronviruso en la mondo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-06-29 10:02:09

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jun 29 (RHK) La nombro da mortintoj pro kronviruso tutmonde lokiĝis je 501 940 laŭ kalkulado farita de la Universitato John Hopkins. Dume, la nombro da kontaĝoj atingis 10 milionojn 146 971 je la 8.00 horo UTC de tiu ĉi lundo.

Laŭ landoj, Usono registras ĝis nun 125 803 mortintoj pro Covid-19 kaj dualoke Brazilo kun 57 622 kaj trie, Britio kun 46 634.

Laŭ la nombro da kontaĝoj konfirmitaj de tiu universitaro, Usono havas unuan lokon kun 2 milionoj 548 996 kaj due Brazilo kun unu miliono 344 143 kaj trialoke estas Rusio kun 633 563.

Intertempe, la nombro da akumulitaj kazoj en Meksiko kreskis ĉi dimanĉe ĝis 216 852 post kalkuli 4 056 novaj pozivitaj kazoj konfirmitaj laŭ raporto de la sekretariejo de sano. El la totalo de kontaĝoj, 25 558 estas aktivaj.

Ĝis hodiaŭ, tiu lando informis pri 26 648 mortintoj pro la nova kronviruso, 267 el ili raportitaj dum la lasta tago.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up