Hispanio kaj Portugalio remalfermas siajn landlimojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-07-01 11:05:29

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Madrido, jul 1 (RHK) La landlimoj inter Hispanio kaj Portugalio remalfermiĝis ĉi-merkrede, post trimonata fermo kaŭze de la kronvirusa pandemio.

Dum la kvarententa periodo, ambaŭ landoj nur permesis transiron de varoj kaj translimaj laboristoj, inter aliaj tre specifaj esceptoj.

La reĝo de Hispanio, Felipe la  VI-a, la hispana prezidento Pedro Sánchez, la prezidento portugala, Marcelo Rebelo de Sousa, kaj la ĉefministro, Antonio Costa partoprenis simbolan ceremonion okazintan en du partoj, unu ĉe ĉiu flanko de la landlimo.

Dum la ceremonio, la reĝo aŭdis kriojn favore al la respubliko, samkiel kelkajn subtenajn voĉojn.

La raporto aperas ĉe twitter kun fotoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up