Nova rekordo en Usono kun pli ol 53 mil kontaĝoj de Covid-19 en la lastaj 24 horoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-07-03 10:28:09

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Vaŝingtono, jul 3 (RHK) Usono registris 53 069 kazoj de kronviruso dum la lastaj 24 horoj, kio reprezentas novan rekordon de kontaĝoj en unu tago en tiu lando, raportis la universitato Johns Hopkins.

Tiamaniere, la totalo de infektoj kreskis je 2 milionoj 739 230 kaj samtempe 128 743 personoj forpasis kaŭze de la Covid-19, dum 781 970 sukcesis rekuperiĝi.

La prezidento Donald Trump asertis ke la kresko de kazoj pozitivaj obeas al pliaj testoj faritaj kompare al aliaj landoj. Li asertis “niaj testoj estas amasaj kaj pli bonaj ol ie ajn. Estas bona novaĵo, eĉ pli bone ke forpasoj kaj mortec-indikilo falas” per Twitter.

Siaflanke, la direktoro de la nacia instituto de alergioj kaj infektaj malsanoj, Anthony Fauce, asertis ke la nombro da kazoj tagaj povus kreski ĝis 100 mil se la aŭtoritatuloj ne sukcesas bremsi la propagadon de la infekto.

Pri la kaŭzoj rilate al la evoluo de la Covid-19 en tiu lando, la spertulo asertis ke tio obeas al malamo de la civitarano pri la socia distanciĝo, raportis RT.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up