Trump asertas ke la mort-indikilo pro Covid-19 en sia lando malaltas

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-07-07 10:02:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Vaŝingtono, jul 7 (RHK) Dum Usono estas unu el la landoj kun pli da mortintoj kaj kontaĝoj pro Covid-19, la ŝtatestro Donald Trump celebras la progresojn de sia lando en la batalo kontraŭ la malsano.

Laŭ Trump “la mort-indikilo estas preskaŭ la plej malalta de la mondo” kaj “la forpasoj reduktiĝis dekfoje el la pinta momento de la pandemio “. Li ankaŭ asertis ke “la ekonomio iĝas pli forta”, per  mesaĝo per Twitter.

Krome, dum la spertuloj de la Blanka Domo deklaras ke la nombro de la kontaĝoj duobliĝis kaj la nombro da mortintoj kreskis, Trump menciis per alia mesaĝo ke la “forpasoj pro la viruso de Ĉinio reduktiĝis je 39%”.

La ŝtatestro emfazis ke la  hidroksoklorokinono- medikamento evoluigita origine por kuracado kontraŭ malario- respondecas pri la reduktiĝo de la mort-indikilo. Tamen, pasintaprile, la administracio de nutraĵoj kaj medikamentoj atentigis ĉiujn kontraŭ la menciita substanco.

Trump asertis ke la edukaj centroj “devas malfermiĝi aŭtune” spite al la revigliĝo okazanta en la lando post forigo de limigoj, kiuj bremsis la unuan ondon de la epidemio.

Tiaj deklaroj okazis meze de la grava situacio travivata de tiu lando kun preskaŭ 3 milionoj da kazoj kaj preskaŭ 130 mil forpasintoj.

En la sama tago, la sciencisto respondeca pri la frontado al la kronviruso en Usono, Anthony Fauci, agnoskis ke la situacio en tiu lando nun ne estas bona kaj deklaris ke “Usono estas ĝisgenue en la unua ondo de la kronviruso.

La mastrumo de la epidemio flanke de la administracio de Trump ricevis amason da kritikoj ene kaj ekster la landlimoj de Usono, kie granda nombro da funkciuloj akuzas la prezidenton minimumigi la krizon ekde la komenco kaj preferi siajn negocojn anstataŭ la sanon de la homoj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up