AMLO alvenis al Vaŝingtono por kunsidi kun Trump

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-07-08 08:56:05

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Vaŝingtono, jul 8 (RHK) La prezidento de Meksiko, Andrés Manuel López Obrador alvenis al la usona ĉefurbo por komenci laborviziton 72-horan kaj kunsidi kun sia homologo Donald Trump.

Per komerca flugo AMLO alvenis al la internacia flughaveno de Vaŝingtono-Dulles laŭ konfirmis la meksika ambasadorino Martha Bárcena.

La sekretario pri eksteraj rilatoj de Meksiko, Marcelo Ebrard, asertis ke la renkontiĝo inter la meksika prezidento kaj Trump fortigos la pozicion de sia lando fronte al Usono kaj la mondo.

Dum intervjuo en TV UNAM la meksika ministro indikis ke la kunsido inter Lópz Obrador kaj Donald Trump obeas al ekvalidiĝo de la Traktato inter Meksiko, Usono kaj Kanado (TMEC).

Ebrard, asertis ke la vizito de AMLO al Usono samkiel la nova komerca traktato estas parto de nova fokuso en kiu oni savgardas la decidojn de la lando kaj startas el vizio de Meksiko kiel nacio ĉiam pli grava en la internacia kunteksto.

Rilate la novan traktaton komercan, la meksika ministro asertis ke ĝi posedas komunajn normojn, kiuj faciligas la komercon kaj investojn, sed ankaŭ enhavas limigojn por protekti aŭtonomecon en la decidoj, kiujn Meksiko devus alpreni.

Li aldonis ke “oni havas vizion, sindevigon pri tio ke Meksiko evoluigos propran teknologion aŭ pli grandan kapaciton por aldoni valoron. La volo de AMLO estas ke la lando okupu sian lokon en la mondo.”



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up