Advokatoj de Lula petas en Svislando aliron al la arkivoj de Odebrecht

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-07-10 10:19:43

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Braziljo, jul 10 (RHK) La defendo de Luiz Inácio Lula da Silva prezentis peton en Svislando por aliri la originajn arkivojn de la entrepreno Odebrecht, kiuj povas alporti novajn pruvojn pri la senkulpo de la eksa prezidento aŭ de malleĝecoj de la operacio Lava Jato.

Laŭ la raportistoj Jamil Chard kaj Vinicius Konchinski, de la notico-portalo UOL, la advokatoj de la fondinto de la Laborista Partio argumentas ke Lava Jato uzis manipulitajn datumojn kiam esploris la ekslaboriston de metalurgio, akuzo neglektata de la jura laborgrupo.

La raportisto de UOL precizigas ke la “defenda esploro” de la eksa gvidanto laborista petis dokumentojn al Odebrecht kaj al la Ministerio de Justico, krom iniciati konsultiĝojn en Svislando.

Lula estis komdamnita dufoje de la federacia justico de la suda ŝtato de Paraná. Unu pro la nomata kazo de triplex (trioblo)  de Guarujá kaj alia pro la sidejo de Atibaia. La eksprezidento alfrontas ankaŭ akuzon en la urbo de Curitiba pro supozataj subaĉetoj al la Instituto Lula.

Lula ĉiam asertis sian senkulpon fronte al ĉiuj ŝarĝoj de la federacia publika ministerio de Paraná. En ambaŭ kazoj li apelacias al la superaj tribunaloj por renversigi siajn punojn.

La defendo de Lula esperas ke la “defenda esploro” povu arigi pruvojn uzotajn en la apelacioj. En Svislando la komenca pritakso estas ke la aliro al la originaj dokumentoj ebligos al la defendo de Lula kompari tiujn kun la aliaj uzitaj de la prokurorejo.

La iniciato de la advokatoj baziĝas sur regularo aprobita de la federacia konsilantaro de la advokata kolegio de Brazilo fine de 2018.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up