Trump rifuzas promesi akcepton de la novembraj elektoj se favoras al Biden.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-07-20 12:20:46

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Vaŝingtono, jul 20 (RHK) Dum la kandidato de la demokrata partio al la Blanka Domo, Joe Biden, havas avantaĝon je 15 poentoj procentaj fronte al la prezidento Donald Trump, survoje al la prezidentaj elektoj novembre, la ŝtatestro esprimis hieraŭ ke povus okazi fraŭdon kaj li rifuzis promesi ke li akceptos la elektajn rezultojn.

La voĉdonantoj daŭre punas la mastrumon de Trump rilate la epidemion de kronviruso en Usono, kie forpasis pli ol 140 mil personoj kaj tri milionoj estas kontaĝitaj.

Li opiniis ke li ne perdos, dum intervjuo farita de la informa ĉeno fox News. Li aldonis “ĉu vi scias kiom da fojoj oni konsideris min venkito?...Mi ne estas perdanta, ĉar tiuj enketoj estas falsaj, estis falsaj en 2016 kaj nun estas ankoraŭ pli falsaj”, li asertis.

Trump  atakis sian opozicianton taksante lin “malkompetenta” por gvidi la landon. Li asertis ke la lando ne elektos homon ruinigitan, ĉar “li estas mense ruinigita”.

Spite al la komentoj de Trump, Biden, kiu restis dum la tuta epidemio hejme, kaj petinte al siaj simpatianoj ne fidi je la enketoj por ne ripeti la katastrofon okazintan rilata la kandidatinon Hillary clinto, elmerĝis iom post iom kiel figuro al kiu aliĝas pli kaj pli da voĉdonantoj de centro kaj konservativaj.

La demokrata kandidato nun havas 55% da subteno inter la elektantoj registritaj fronte al 40% favore al Trump, laŭ esploro de ABC News kaj la gazeto The Washington Post publikigita ĉi-dimanĉe, kaj donas al Biden 5 poentojn pliajn ol pasintmonate.

La avantaĝo de Biden en la grupo de “eblaj voĉdonantoj”, tio estas, la elektantoj, kiuj iros al la urnoj, tutcerte estas je 10 poentoj.

 Ankaŭ malkreskis la indikilo de aprobo al Trump, vaste kritikata pro ties mastrumo de la pandemio, kiu pasintmaje estis je 45% kaj nun estas je 39%, laŭ la enketo, per marĝeno erara de +/- 4 poentoj procentaj, raportas Bloomberg.

La retejo RealClearPolitics, kiukolektas la ĵusajn enketojn kaj nun aktualiĝinta por inkluzivi la enketon de ABC/Post, montras ke Biden, eksa prezidento de Usono, havas 8,8 poentojn avantaĝe de la respublikana prezidento.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up