Oni avertas pri ebla malvarma milito de Usono kun Ĉinio.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-08-05 08:47:15

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Vaŝingtono, aŭg 5 (RHK) La ĉina ambasadoro avertis ke la politikoj de Donald Trump, povus rezultigi “malvarman militon” inter  Ĉinio kaj Usono, kio ne estas dezirata de Pekino.

Cui Tiankai akuzis la administracion de Donald Trump, instigi streĉiĝojn inter Ĉinio kaj Usono: “mi ne kredas ke nova Malvarma Milito bonus por interesoj de iu ajn, esprimis la ĉina diplomato.

Dum intervjuo al la usona televida ĉeno NBC News, la ambasadoro esprimis: “ni estas en la XXI-a jarcento. Kial ni devus permesi ke la historio ripetiĝu?, aludante la eblan estiĝon de Malvarma Milito.

Cui taksis “senprecedenca” la altan streĉon travivitan en la rilatoj inter ambaŭ landoj kaj esprimis ke la reciprokaj rilatoj estas en la plej malbona momento en preskaŭ 50 jaroj.

Li akuzis la usonan administracion stimuli la streĉiĝon en la maro suda de Ĉinio kaj avertis ke sendi ŝipojn kaj militaviadilojn usonajn al tiuj strategiaj akvoj, reklamaciataj de Pekinio, “altigas la riskon de konflikto aŭ konfrontiĝo”.

Cui rifuzis la kritikojn de Usono pri la komercaj praktikoj deĈinio kaj la akuzojn pri tio ke la teknologiaj kompanioj ĉinaj kiel TikTok reprezentas minacon por la privateco de la konsumanto en la usona teritorio.

Spite al la nuna streĉiĝoj, la ĉina diplomatiestro en Vaŝingtono, esprimis ke estas spaco por kunlaboro en diversaj temoj, inkluzive de komerco, la pandemio de la kronviruso, la klimata ŝanĝiĝo kaj la nuklea proliferado.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up