Spertuloj kulpas koruptitojn en la libana registaro pri la eksplodo en la haveno.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-08-07 10:21:57

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bejruto, aŭg 7 (RHK) La libanaj spertuloj kulpas la koruptitajn ulojn de tiu lando, pro la okazintaĵo de la haveno, kaj ne neas la hipotezon de ekstera interveno.

Specialistoj kaj politikaj observantoj libaranaj kredas ke tiu ĉi katastrofo provokis grandajn damaĝojn rektajn kaj malrektajn en tiu ĉi haveno, kaj la procezo rekonstrua estos tre kosta, kion Libano per si mem ne povos fari.  

La unuaj raportoj indikas ke la nitrato de amonio estis la ĉefa kaŭzo de la eksplodo. Tiu ĉi substanco estas kiel blanka salo senodora, kiu estas uzata kiel bazo por multaj nitrogenataj fekundigaĵoj en grajnigita formo. La agrikulturistoj akiras ĝin en grandaj sakoj.

 Laŭ la raportoj, la eksplodoj estis aŭskulteblaj tutlande, kaj ankaŭ en Ĉipro je 240 km distance.

La libanaj aŭtoritatuloj ankoraŭ ne donis pruvojn pri intenca eksplodo, afero kiu estas kerna ene de la esploroj kaj kontribuos klarigi eblajn respondecojn.

La ŝtatestro libana, Hasan Diab, konsideris la okazaĵojn kiel granda katastrofo kaj petis internacian helpon.

La Pentagono asertis ke ĉio ŝajnas esti kauze de la malkorekta stokado de eksplodaj materialoj, dum Germanio emfazis ke ŝajnas temi pri terura akcidento, kaj ili asertis ne posedi proprajn informojn pri tio.

La spertuloj kredas ke koruptaj elementoj en la libana registaro respondecas pri tiu eksplodo, ĉar ili ne adoptis preventajn regulojn rilate la stokadon de la nitrato de amonio.

Bejruto ordonis endoman areston de la estroj de la stokejo. La ministrino pri informado libana, Manal Abdelsamad, informis dum gazetara konferenco post eksterordinara kunsido de la registaro, ke la “koncernaj aŭtoritatuloj” okupiĝos pri adopto de ĉiuj leĝaj decidoj por apliki la endoman areston kaj gvati la respondeculojn.

 

(fonto: HispanTV)



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up