Ĉinio avertas al Usono pri riska fajroludo rilate al Tajvano

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-08-12 09:48:38

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Pekino, aŭg 12 (RHK) La parolisto de la ministerio pri eksteraj rilatoj de Ĉinio, Zhao Lijian, esprimis ĉi-merkrede ke Ĉinio opozicias al kiu ajn ligo oficiala inter Usono kaj Tajvano.

Liaj deklaroj okazis post kiam la sekretario pri sano kaj homaj servoj de Usono, Alex Azar, vizitis Tajvanon kaj kunsidis kun ĝia gvidanto Tsai Ing-wen.

Zhao Lijian esprimis ke Ĉinio opozicias al kiu ajn oficiala kontakto inter Usono kaj Tajvano, sub kiu ajn preteksto. Certaj personoj en Usono devas ne plu iluziiĝi pri la fundamentaj interesoj de Ĉinio, ĉar tiuj, kiuj fajroludas, bruliĝas”.

La diplomato esprimis ke li “volas averti la administracion de la demokrata progresista partio de Tajvano por ke ili ne plu iru la malkorektan vojon. Oni ne devas persisti en la deliroj, dezirante fariĝi marioneto, iĝi komplete dependa de aliaj, serĉante subtenon eksterlande kaj sub la preteksto de epidemio serĉi sendependecon, estas senelira vojo”, li deklaris.

La kunsido inter Azar kaj la gvidanto de Tajvano okazis ĉi-lunde kaj okazis la vizito je la plej alta nivelo de membro de la usona registaro ekde la rompiĝo de formalaj diplomatiaj rilatoj inter Vaŝingtono kaj Tajpeo en 1979.

Tsai diris al la ĵurnalistoj ke li “serĉas pliajn avancojn kaj fruktojn de la kunlaboro” por alfronti la pandemion de la Covid-19 kaj aliajn problemojn kun la celo “kune kontribue al la paca evoluigo inter la regiono Hinda-Pacifika”.

Siaflanke, Azar  laŭdis la respondon de la insulo al la kronviruso kaj atribuis ĝian  sukceson al la “malferma, travidebla kaj demokratia naturo de la socio kaj kulturo de Tajvano”.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up