Rusio kaj Ĉinio plu distanciĝas de la usona dolaro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-08-17 10:59:43

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Moskvo/Pekino, aŭg 17 (RHK) Laŭ raporto de HispanTV,  Rusio kaj Ĉinio distanciĝas de la usona dolaro uzante siajn naciajn monojn en la reciproka komerco, kio povus konduki al financa alianciĝo inter ili.

En la unua trimestro de la nuna jaro, la partopreno de la usona dolaro en la komerco inter Rusio kaj Ĉinio falis por la unua fojo sub 50%, laŭ ĵusaj raportoj de la Centra Banko de Rusio kaj la Federacia Servo de Doganoj.

En tiu ĉi periodo, la dolaro estis uzita por nur 46% de la interkonsentoj inter ambaŭ landoj, kaj la eŭropa mono havis historian kreskon, tio estas, ĝis 30%, dum la naciaj monoj reprezentis 24%, ankaŭ historia rekordo.

Rusio kaj Ĉinio konsiderinde reduktis la uzon de dolaro en la reciproka komerco dum la lastaj jaroj, post kiam kreskis la streĉiĝo en ties rilatoj kun Usono.

En 2015 proksimume 90% de la transakcioj inter Moskvo kaj Pekino okazis per dolaroj. Tamen, post la estiĝo de la komerca milito inter Usono kaj Ĉinio, kaj la decido de ĉi-lasta kaj Rusio distanciĝi de dolaro, la cifero falis ĝis 51% en 2019.

En junio de 2019 dum la vizito de la ĉina prezidento Xi Jinping al Rusio, ambaŭ landoj faris historian interkonsenton por anstataŭi la dolaron per naciaj monoj en siaj reciprokaj komerc-rilatoj.

La interkonsento ĉina-rusa postulis ke Moskvo kaj Pekino evoluigu mekanismojn de alternativaj pagoj simile al SWIFT, kiu estas sub la rego de Usono, kaj tiel ili povus fari komercajn transakciojn en rubloj kaj renminbi (oficiala nomo de la ĉina mono).

La direktoro de la instituto pri studoj de la Fora Oriento de la Sciencakademio de Rusio, Alexey Maslov, deklaris dum gazetara intervjuo ĉe Nikkei Asian Review, la plej granda financa gazeto de la mondo, ke la tendenco pri “maldolariĝo” inter Rusio kaj Ĉinio proksimiĝas al “decida momento”, kiu povus levi ilian rilaton al fakta alianciĝo.

Rusio kaj Ĉinio ne estas la solaj landoj, kiuj distanciĝas de la dolaro. La maldolariĝo iĝis, fakte, internacia tendenco, ĉar  pluraj landoj kiel Irano, Turkio, Venezuelo, Indonezio, Tajlando kaj Pakistano, esprimis sian deziron forlasi aŭ redukti la uzon de la usona dolaro en komercado.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up