Longigas Trump por unu plia jaro la leĝon de la usona blokado al Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-09-10 10:15:54

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Vaŝingtono, sep 10 (RHK) La usona prezidento, Donald Trump, renovigis por unu plia jaro la nomatan Leĝo de komerco kun la malamiko, statuto de la jaro 1917, kiu fundamentas la ekonomian sieĝon altrudatan al Kubo.

“Mi decidis ke estas afero de nacia intereso de Usono ampleksigi tiujn ĉi regulojn kontraŭ Kubo por unu plian jaron”, tekstas la komuniko. Krome, la ŝtatestro ampleksigis siajn povojn por doni al si la liberecon agi rilate al la plenumo de tiu sieĝo kaj rilate al transdono de permesoj por individuaj transakcioj.

Trump devis decidi antaŭ la 14-a de septembro, ĉu longigi la limigojn kontraŭ Kubo sub la nomata Leĝo de 1917, kiun uzis la prezidento John Kennedy siatempe, kiam en 1962 decidis trudi sieĝon kontraŭ Havano, kaj de tiam, la sekvaj dek prezidentoj  ĝin renovigis.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up