Huawei transvivon la usonajn premojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-09-23 11:30:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Pekino, sep 23 (RHK) La nuna prezidanto de Huawei, Guo Ping, asertis ke la ĉefa tasko de la teknologia giganto estas sukcesi transvivi fronte al la premoj de la usonaj aŭtoritatuloj.

“Huawei travivas malfacilajn situaciojn nuntempe. La konstanta agresemo de la usona registaro metis premon konsiderindan”, li deklaris dum gazetara konferenco Huawei Connect 2020 en Ŝanhajo.

Laŭ liaj vortoj, la entrepreno “ankoraŭ pritaksas zorgeme la sekvojn, sed batali por transvivi estas nun nia ĉefa fokuso”.

En tiu kunteksto, Guo precizigis ke la kompanio daŭre subtenos ĉiujn partnerojn, kiuj plu laboru en ili proviza ĉeno, kaj aldonis ke ili “helpas subteni la kompanion mem”. Ni “plu laboros kun niaj partneroj por plibonigi iliajn kapacitojn, kaj certi ke estu grandaj profitoj dum la tuta procezo kaj ke ni povu kune plu labori”.

Huawei travivas konfrontiĝon kun Usono, kiu akuzas la kompanion spioni por la ĉina registaro pere de siaj aparatoj, kion la kompanio neglektis.

Pasintaŭguste, Vaŝingtono metis novajn limigojn kontraŭ la teknologia giganto, interalie, la inkluzivigon de 38 filioj de Huawei en ties nigra ekonomika listo.

Tiu paŝo ampleksigis limigojn anoncitajn en majo por eviti ke la ĉina entrepreno akiru duon-konduktilon sen speciala permeso, inkluzive de pecoj fabrikitaj de eksterlandaj entreprenoj, kiuj estis evoluigitaj aŭ fabrikitaj kun programaroj aŭ teknologio de Usono.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up