Arce akuzas la faktan reĝimon saboti la elektan procezon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-10-07 10:29:36

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La Paz, okt 7 (RHK) La prezidenta kandidato de la Movado al Socialismo, (MAS) en Bolivio, Luis Arce, denuncis ke la fakto-reĝimo realigas sabotajn planojn kontraŭ la elekta procezo kaj minacas per la milita forto.

La ĵusaj deklaroj de la registaro evidentigas ke ili ne rezignas je la intenco meti obstaklojn al la elekta procezo kaj klopodas estigi timon kaj minaci per la forto de la militistoj, skribis Arce en letero sendita al la internacia komunumo diskonigita en la sociaj retejoj, laŭ sciigas la televida ĉeno HispanTV.

La letero sendita al la ĝenerala sekretario de UN, Antonio Guterres; al la prezidanto portempa de la Komunumo de Latinamerikaj Ŝtatoj (Celac), la meksika prezidento Andrés Manuel López Obrador; al al reprezentanto de la Eŭropa Unio por eksteraj aferoj, Josefp Borrell, kaj al la p rezidanto de la konstanta konsilantaro de la organizo de amerikaj ŝtatoj, Luis Cordero.

La letero de Arce estis diskonigita post la minacoj de Jeanine Añez, pri uzo de forto kontraŭ eventualaj protestoj antaŭ kaj post la elektoj.

Hodiaŭ mem, la Supera Elekta Tribunalo (TSE) de Bolivio, petis per komuniko, “scenejon liberan je perforto”, post novaj epizodoj de agresoj denuncitaj de kelkaj kandidatoj, kiuj partoprenos la elektojn la venontan 18-an de oktobro.
Arce, kiu gvidas la enketojn kaj evidentiĝas kiel ebla gajnanto de la elektoj en unua rondo, asertis ke la movado MAS estas kompromitita kun la elektoj, la socia paco kaj la respekto al la rezultoj de la venontaj elektoj.

 La socialista gvidanto avertas ke la registaro de Añez aplikas malstabiligajn planojn por fiaskigi la elektan procezon.
Arce konsideris ke la ĉeesto de la internacia komunumo en la elekta procezo “estas pli grava ol neniam ajn” kiel “faktoro trankviliga de la civitanaro, persvada faktoro fronte al tiuj, kiuj provu subfosi la demokratian ekzercon kaj estas garantio de respekto al la elektaj rezultoj”.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up