Pli ol 115 milionoj da homoj tutmonde iĝos ekstreme malriĉaj pro la Covid-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-10-08 12:58:12

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Nov-Jorko, okt 8 (RHK) Proksimume 115 milionoj da personoj povus esti je la nivelo de ekstrema malriĉeco en 2020 kaŭze de la krizo provokita de la Covid-19.

“Oni antaŭvidas ke en 2020 la monda ekstrema malriĉeco kreskos por la unua fojo en pli ol 20 jaroj, kiel rezulto de la perturboj estigitaj de la pandemio de Covid-19”, avertis la Monda Banko.

En la raporto Malriĉeco kaj prospero dividita 2020, la Monda Banko indikas ke la kresko en la perspektivoj ĉefe obeas al la seriozaj defioj-konfliktoj, klimatŝanĝiĝo, krom la pandemio-, kiujn frontas ĉiuj landoj, sed speciale tiuj kun plurnombra loĝantaro malriĉa.

La antaŭvidoj de la financa organismo malboniĝis laŭ la evoluo de la pandemio kaj ties longa tempodaŭro.

En majo, en la plej malbona scenejo skizita, la ekonomistoj de la MB antaŭvidis ke 60 milionoj da personoj povus iĝi ekstreme riĉaj; en aŭgusto, la antaŭvido plej pesimisma antaŭvidis ĝis 100 milionoj da personoj kiuj iĝus mizeraj.

Se konfirmiĝas la plej malbonaj antaŭvidoj, en 2021 preskaŭ 150 milionoj da personoj tutmonde povus iĝi ekstreme malriĉaj.

Laŭ la informo de la MB en Latinameriko, regiono kie loĝas pli ol 650 milionoj da personoj, la indikilo de ekstrema malriĉeco iros de 3,9% ĝis 4,4% fine de la nuna jaro, kaj atingus la nombron da 28,6 milionoj da personoj.

Tio implicas, se konfirmiĝas la antaŭvido, ke la krizo povintus puŝi 4,7 milionojn da latinamerikanoj al ekstrema malriĉeco en 2020.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up