Prezidento argentina komdamnas sieĝon kaj militan agreson usonan kontraŭ Venezuelo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-10-12 10:37:57

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Alberto Fernández, argentina prezidento

Bonaero, okt 12 (RHK) Argentino konsideras neakcepteblan ajnan militan atakon kontraŭ Venezuelo, kaj neglektas la ekonomia, financan kaj komercan sieĝon kontraŭ la venezuela popolo, asertis la prezidento Alberto Fernández.

 “La solvo havas bazajn regulojn. Unue, estas problemo de la venezuelanoj. Due, ne estas rajto enmiksiĝi en la vivon de la venezuelanoj. Trie, estas neakceptebla milita interveno. Kvare, ni faros ĉion eblan favore al dialogo kaj ke la venezuelanoj trovu solvon.”, esprimis ĉi-dimanĉe Fernández, dum intervjuo por la argentina portalo El Cohete de la Luna, citita de la informagentejo Prensa Latina.

Pri la sinteno de la argentina ministro pri eksteraj rilatoj, Felipe Solá, antaŭ la organizo de UN, kie Argentino voĉdonis favore al la raporto pri homaj rajtoj denuncita de Venezuelo kiel partigita dokumento, emfazis ke lia sinteno ĉiam estos ke “la venezuelanoj rekuperu la kunvivadon”.

La ŝtatestro argentina memorigi ke en UN li ree emfazis ke la argentina registaro estas “kontraŭa al enmiksiĝo en la vivon internan de Venezuelo” kaj ke li ne dividas la ideon ke Venezuelo devos suferi “militan intervenon”.

Fernández emfazis ke en UN li montris sian nekonsenton pri la blokado ekonomia, financa kaj komerca kontraŭ Venezuelo, kaj insistis pri la bezono helpi al dialogo por ke la venezuelanoj trovu eliron.

La sinteno de Argentino rilate la politikan situacion de Venezuelo prenis alian vojon pro la venkon de la peronista kandidato de la Fronto de Ĉiuj fronte al Mauricio Macri en la elektoj de 2019.

Fernández ratifis la rekonon pri la “legitimeco” de la registaro de sia homologo Nicolás Maduro, kaj insistis al daŭra dialogo kun Karakaso kaj pledas por “intertrakta eliro” por Venezuelo, petante al la internaciaj organismoj aliĝi al tiu iniciato.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up