Postulas prezidento de TSE ĉiujn fortojn politikajn respekti la rezultojn de la elektoj en Bolivio.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-10-21 09:34:25

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La Paz, okt 21 (RHK) La prezidento de la Supera Elekta Tribunalo (TSE) de Bolivio, Salvador Romero, postulis ĉiujn aktorojn politikajn respekti la rezultojn de la ĝeneralaj elektoj de la pasinta 18-a de oktobro, post la mobilizo de kelkaj malkontentaj grupoj kiuj eliris por protekti kontraŭ la skrutinio.

Dum gazetara konferenco, Romero petis al ĉiuj politikaj aktoroj, sociaj kaj regionaj respekti “la rezultojn de la elekto 2020”, post kiam ĉi tiu mardo okazis manifestacioj en la departementoj de Cochabamba kaj Santa Cruz.

 “La elekta tago estis pura, la kalkulo estas travidebla. Tial, ni petas la civitanaron, al ĉiuj agantoj, politikaj,sociaj kaj regionaj, atendi trankvile la fermon de la kalkulado, kiu efektiviĝas kun maksimuma travideblo.”, diris la parolisto de la TSE.

Post kalkuldo de 81,76% el la protokoloj flanke de la elekta organo plurnacia (OEP), unualoke estas la Movado Al Socialismo (MAS) per 53,58% de la totalo de voĉoj; sekvas Comunidad Ciudadana per 29,59%.

Kvankam la fakta registaro, la opozicianto Carlos Mesa kaj la internacia komunumo agnoskis la virtualan venkon de Luis Arce, la kandidato de Creemos, Luis Fernando Camacho, eldonis komunikon dirante ke la lando travivas “necertecan momenton” pro la supozata “malbona mastrumo” de la TSE.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up