Ĉinio neniam kliniĝos fronte al Usono, asertis Xi JinPing.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-10-23 11:38:49

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Xi Jinping, prezidento de Ĉinio

Pekino, okt 23 (RHK) La ĉina prezidento Xi avertis Usono ke la ĉina popolo neniam kliniĝos fronte al la minacoj kaj batalos kontraŭ invandontojn.

Dum parolado en la Granda Palaco de la Popolo en Pekino, okaze de la 70-a datreveno de la milito de Koreio (1950-53), la prezidento de Ĉinio, celebris ke de antaŭ 70 jaroj, la ĉinaj kaj nordkoreaj trupoj venkis siajn rivalojn kaj “detruis la miton de la nevenkeblan armeon usonan”.

“Neniam ni restos senregaj kiam nia suvereneco estu minacata kaj ni neniam ni permesos ke ajn forto invadu aŭ dividu nian landon”, emfazis ĉi-vendrede Xi Jinping avertante Usonon kaj ties nunan politikon de atako al la azia giganto en diversaj frontoj.

Sen specife aludi Vaŝingtonon aŭ ties prezidenton Donald Trump, la ĉina prezidento denuncis la "unuflankismon, protektismon kaj egoismon ekstreman”, samkiel la “arogantajn agojn, hegemoniajn kaj persekutajn, kiuj kondukas nin nenien”.

Xi Jinping kondamnis la politikon de “ĉantaĝo, la blokadojn kaj maksimuman premon” kaj avertis ke “Ĉinio neniam malkuraĝiĝos fronte al la minacoj, nek estos subpremita”.

La ĉina prezidento perits “avanci pli rapide” en la modernigo de siaj armitaj fortoj samkiel “unuigi la bonegan forton, kiu  ligas ĉinojn”, kaj elstarigis ke se “io grava okazas, ni okupiĝos pri tio kun alta kapo”.

Li konfirmis ke Ĉinio neniam serĉos hegemonion nek ekspansiiĝon, sed opozicias firme al hegemonismo kaj la perforta politiko.

Al la komerca kaj teknologia milito aŭ al la diplomatia kaj ideologia batalo aliĝis pli grandaj ŝtreĉiĝoj pere de Taivano aŭ en la maro de la Meza Ĉinio.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up