Venezuelo reprenas siajn ekonomiajn agadojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-11-02 10:08:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Karakaso, nov 2 (RHK) La registaro de Venezuelo aktivigis hodiaŭ la semajnon de kvarentena fleksigo pro Covid-19, kio ebligas repreni la produktivajn kaj komercajn aktivecojn en pli ol 50 sektoroj sociekonomiaj.

Inter la rajtigitaj areoj, kiuj renovigos siajn laborojn sub striktaj biosekurecaj proceduroj kaj socia distanciĝo estas komercejoj, diversaj servoj al la loĝantaro, inkluzive de turismaj kaj amuzaj centroj, samkiel la sfero industria.

La prezidento de Venezuelo, Nicolás Maduro, elstarigis la daŭran avancon de la lando al kontrolata normaleco, surbaze de la favora epidemiologia situacio pro la reduktiĝo de kontaĝoj kaj aktivaj kazoj de la malsano.

Post kelkmonata fermo por preventi la propagadon de la malsano, ĉi-dimanĉe remalfermis siajn pordojn preĝejoj, temploj kaj moskeoj, kun specialaj reguloj kiel limigo da personoj ĝis 40% de la kapacito.

La sanitaraj aŭtoritatuloj raportis ĉi-dimanĉe 312 novajn kazojn por totalo de 92 325 personoj kontaĝitaj de Covid-19. Ĝis nun 94% de la konfirmitaj kazoj jam rekuperiĝis, dum 4368 pacientoj restas enhospitaligitaj. Totale,  801 personoj forpasis, tio estas, malpli ol 1% de ĉiuj de kazoj registritaj, unu el la plej malaltaj indikiloj en la amerika regiono kaj tutmonde.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up