Prezidento Arce subskribas leĝojn de socia asisto

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-11-13 12:37:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La Paz, nov 13 (RHK) La prezidento de Bolivio, Luis Arce, anoncis ĉi-ĵaŭde en la Granda Domo de la Popolo, en tiu ĉi urbo, la novajn leĝojn aprobitajn 1345 kaj 1346, kiuj faciligas pagojn por socia asisto per la nomata kupono kontraŭ malsato.

 “Ni esperas ke tio ĉi taŭgos (…) por mildigi la negativajn sekvojn de la pandemio en la familioj, speciale en la plej malriĉaj, kiuj ne havos sian jarfinan krompagon, la kupono jarfina”, deklaris la ŝtatestro. 

Arce aldonis ke “tiu ĉi instrumento, kiun ni aldonas en la ekonomia politiko de la lando povas esti tre grava por mildigi la financan doloron de niaj familioj”, kiuj ricevos mil pesojn boliviajn (144,5 dolaroj).

La prezidento precizigis ke tiu ĉi “Kupono kontraŭ Malsato celas rekonstrui la internan mendon en la lando, kiu estas la unua elemento estigonta la ekonomian kreskon atendatan de la bolivianoj”.

Kun la celo financi tiujn dekretojn de socia asisto, ambaŭ leĝoj ankaŭ aprobas ke la bolivia registaro petu al la Banko Interamerika de Evoluigo, krediton je 450 milionoj da dolaroj, aliajn du al la Monda Banko, tio estas, 54,3 milionoj kaj 200 milionoj da dolaroj.

 “Tiu ĉi estas nia unua regulo por rekonstrui kaj revigligi la bolivian ekonomion”, deklaris Luis Arce per Tvitero, rilate al la menciitaj leĝoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up