Maldekstrema partio perua proponas elekton de konstitucia asambleo fronte al la krizo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-11-16 09:54:46

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Lima, nov 16 (RHK) La nova transira registaro de Peruo devos kunvoki referendumon pri la elekto de konstitucia asembleo por atingi ŝanĝojn profundajn kiel solvon al la grava politika krizo, proponis la movado Nova Peruo(NP).

La maldekstra organizo publikigis komunikon de sia politika komisiono pri la krizo, kiu metis la landon en streĉan situacion post la eksigo de la prezidento Martín Vizcarra, anstataŭita de Manuel Merino, kiu rezignis hieraŭ post la amasaj manifestacioj kontraŭ tiu nomumo.

Laŭ la organizo, NP, la lando ne nur travivas krizon de la rilatoj inter la registaro kaj la Kongreso, sed ankaŭ de la politika reĝimo kaj de la socia sistemo maljusta, kiu estigas enormajn malegalecojn.

“Pro tio urĝas la formado de transira registaro,  kiun ne devas membri iu ajn de tiuj, kiuj estigis la nunan situacion”, aldonas la komuniko, aludante la konservativan koalicion, kiu eksigis la prezidenton Vizcarra.

Ĝi konsideras ke la nova administracio devas garantii travideblajn elektojn kaj alvoki referendumon por ke la popolo decidu ĉu la lando elektos novan konstitucian asambleon.

La ĝeneralaj elektoj kaj la referendumo devos okazi samtempe, la 11-an de aprilo 2021, aldonas la estraro de la partio gvidata de Verónika Mendoza, prezidenta kanditatino de la progresema bloko Juntos (Kune) por Peruo.

Mendoza esprimis ke bezonatas konstitucia procezo “por ke okazu profundaj transformoj kaj ne restu je ŝminkado."

 “Por tio esencas formi Komitatojn de civitanoj por nova konstitucio kaj ne malpliigi la atenton en la batalo kontraŭ koruptado”, ŝi aldonis.

La dokumento omaĝas la junulojn Inti Sotelo kaj Bryan Pintado, mortpafitaj pasintsabate dum la subpremado de protestoj, kaj emfazas ke ili forpasis plenumante sian rajton protesti kaj rifuzi la registaron de Merino.

NP postulis juĝon kaj punon por la respondeculoj de la subpremado kaj mortoj, kaj respondecigis sron.  Merino, la ĉefministron Ántero Florez-Aráoz; la ministron de la interno, Gastón Rodríguez; la ĝeneralan direktoron de la polico, la policestron de Lima kaj la oficiron koncernan rilate la subpremadon.

Organizoj defendaj de homaj rajtoj faris koncernajn denuncojn al la menciitaj personoj pro la murdo de la junuloj kaj vundoj kontraŭ pli ol cento da personoj.

Mendozas ankaŭ petis reorganizon de la polico kaj nuligi ĉiujn leĝojn, kiuj krimigas la sociajn protestojn.


fonto: PL


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up