Cuomo plendos kontraŭ Trump se la vakcino ne atingas vundeblajn sektorojn en Nov-Jorko.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-11-16 10:14:05

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Nov-Jorko, nov 16 (RHK) La guberniestro de la ŝtato Nov-Jorko, Andrew Cuomo, minacis starigi plendon kontraŭ la administracio de Donald Trump, se lia plano pri vakcin-distribuo kontraŭ la Covid-19 limigas la aliron al personoj negraj kaj komunumoj de malaltaj rimedoj, informis la gazeto Post-Standard.

Cuomo antaŭe kritikis la federalan planon de vakcin-distribuoj, ĉar ĝi tro dependas de la hospitaloj, apotekoj kaj klinikoj. Laŭ la politikisto, tio povus limigi la vakcinadon al personoj de negraj komunukoj, tial ke ofte, ili ne havas facilan aliron al publikaj sanservoj.

“Se la administracio Trump ne ŝanĝas tiun planon kaj ne donas procezon de vakcinado egalrajtan, ni devigos la plenumon de niaj juraj rajtoj. Ni ekigos leĝajn agojn por protekti la nov-jorkanojn”, deklaris la guberniestro.

Laŭ analizo antaŭe farita de la Centro por Kontrolo kaj Prevento de Malsanoj (CDC, angle), montris ke la kronviruso damaĝis speciale la negrajn kaj hispanajn personojn, parte pro sanproblemoj ekzistantaj kaj pro manko de alirebleco al kuracista atento, sciigas The Hill.

La intenco de Cuomo estas ke oni inkluzivu preĝejojn kaj komunumajn centrojn en la distribua plano. Bezonatas fari “specialan strebon” por atingi tiun loĝantaron, ĉar la “privata merkato” ne sufiĉos. 

Reference al la sinteno de Cuomo, Trump asertis ke la rezulto de tio estus ke la vakcinoj ne estos transdonitaj al Nov-Jorko. “Ekde aprilo la vakcino estos preta por la loĝantaro ĝenerale, escepte de Nov-Jorko”, emfazis la ŝtatestro.

 

 

fonto: RT
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up