Alvenis la unuaj dozoj de ĉina vakcino CoronaVac al Brazilo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-11-19 12:40:09

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Sao Paŭlo, nov 19 (Reuters) Laŭ informoj de tiu ĉi agentejo, alvenis la unuaj 120 mil dozoj de vakcino kontraŭ la Covid-19 evoluigita de la ĉina kompanio Sinovac Biotech kies nomo estas CoronaVac.

La vakcino estas elprovata en Brazilo. La dozoj estos stokitaj en ne konata stokejo  pro tio ke oni atendas la aprobon de la landa regula institucio Nacia Agentejo de Sanitara Gvatado (Anvisa) por ĝia uzo.

La kargo alvenis en 7 konteneroj frizigitaj kaj ĝi estas parto el tuto de ses milionoj da dozoj importataj el Ĉinio por ĝia uzo en januaro.

La aŭtoritatuloj de Sao Paŭlo ne kalkulis la momenton por ĝia distribuo. Dum gazetara konferenco en la lastaj tagoj la registaro informis ke ankoraŭ oni faras la lastajn elprovojn de la fazo 3 en Brazilo, Indonezio kaj Turkio por taksi ĝian efikecon kaj sekurecon.

La aprobo de CoronvaVac ne finiĝos antaŭ la 21-a de decembro kaj povus eĉ daŭri ĝis la unua semajno de januaro, esprimis al la gazetaro de la direktoro pri inspektoj de Anvisa, Ronaldo Gomes.

Teamo de Anvisa estas nun en Pekino kompletigante kvarentenan periodon dusemajnan en hotelo antaŭ ol viziti laboratorion de Sinovac por certigi la produktadan praktikon de la vakcinoj, kiu estas nepra por ties rajtigo en Brazilo, li aldonis.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up