Denuncoj pri krimigo de protestoj flanke de la kongreso gvatemala

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-11-23 11:12:02

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Gvatemal-urbo, nov 23 (RHK) Humanitaraj grupoj denuncis hodiaŭ ke la prezidanto de la kongreso de Gvatemalo, Allan Rodríguez, krimigas la socian proteston kaj la organizojn sociajn, post kiam la funkciulo taksis “puĉisma” la manifestacion faritan sabate.

Laŭ raportis la televida ĉeno Telesur, la prezidanto de la kongreso aperis en videomaterialo kune kun kelkaj membroj de la kongresa estraro, registrita en la sidejo de la ministerio de defendo, laŭ denuncis amaskomunikiloj de tiu centramerika lando.

En sia parolado registrita, Rodríguez asertis ke la amasa manifestacio pasintsabata, kiu petis vetoi la polemikan buĝeton aprobitan por 2021 kaj la rezignon de la prezidento Alejandro Biammattei, “estis antaŭe kaj strategia planita”.

“La evidenta celo (estis) rompi la konstitucian ordon kaj aliri la povon, kiel parto de malstabiliga strategio, kiu sekvis la linion de aliaj landoj”, asertis la kongresestro.

Same, Rodríguez sciigis ke la kongresa estraro decidis suspendi la sendon al la ekzekutiva povo de la dekreto 33-2020 de la ĝenerala buĝeto por 2021.

La opozicianta deputito Lucre Hernández, tamen, rifuzis tian “decidon” de Rodríguez komentante per Tvitero, ke “nek la estraro nek ĝiaj aliancitaj blokoj havas la kompetenton arkivi leĝon aprobitan de la Kongresa plenkunsido.

La paca protesto farita fronte al la Nacia Palaco, postulanta rezignon de la prezidento Giammattei estis forte subpremita de la Nacia Civila Polico (PNC), kio provokis 36 arestitojn kaj almenaŭ deko da vunditoj kaj okulaj lezoj.

Fonto: Telesur



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up