Venezuelo denuncas  novan teroristan atencon kontraŭ la elektra sistemo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-01-05 11:02:25

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Karakaso, jan 5 (RHK) La registaro de Venezuelo denuncis hodiaŭ atakon kontraŭ la nacia elektra sistemo (SEM), kiu fortranĉis la elektron en kelkaj sektoroj de la ĉefurbo kaj en aliaj ŝtatoj.

La vicprezidentino, Delcy Rodríguez publikigis en Tvitero: “Ni suferas atakon kontraŭ la nacia elektra sistemo hodiaŭ 5-a de januaro, kiu damaĝis la transmisian sistemo de Patio Guri.”

En alia tvito la funkciulino esprimis ke la laboristoj de la nacia elektra korporacio (Corpoelec), “entreprenas rekuperiĝan laboron de tiu ĉi vitala servo.”

“Oni jam komencis la esplorojn por determini la respondecojn. En la venontaj horoj ni plu informis”, precizigis Rodríguez.

En la sociaj retejoj, uzantoj komentis ke servomanko okazis en Nueva Esparta, Aragua, kelkaj zonoj de Carabobo, en Miranda kaj Vargas, interaliaj regionoj. Dum la frumateno la elektro estis restarigita en kelkaj punktoj.

 

Fonto: Telesur



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up