Rusio asertas ke arkaika elekta sistemo usona profunde dividis tiun landon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-01-07 11:22:41

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Moskvo, jan 7 (RHK) Laŭ raporto de RT la “arkaika” sistemo elekta de Usono ne plenumas la demokratiajn normojn modernajn kaj iĝis la kaŭzo de la nuna divido de la usona socio, deklaris la proparolisto de la rusa ministerio pri eksteraj aferoj, María Zajárova, al la rusa informagentejo TASS.

La rusa diplomato emfazis ke la tumultoj  okazintaj merkrede en Vaŝingtono estas “interna afero” de Usono.

Samtempe, ŝi emfazis ke la “elekta sistemo de Usono estas arkaika” kaj ne plenumas la modernajn demokratiajn normojn, kio ebligas “plurajn perfortojn”, dum la usonaj amaskomunikiloj transformiĝis en “instrumenton de politika batalo”.

“Grandparte, tiu estas kaŭzo de la divido en la socio nun ekzistanta en Usono”, ŝi emfazis kaj esprimis sian esperon ke la usona popolo transvivu “digne" tiun “draman” momenton de sia historio.


Fonto: RT
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up